Dum KAEST 2012 okazos pluraj sciencaj prelegoj en Esperanto. La detalan programskemon ni prezentos al vi baldaŭ. Ĉi-sube troviĝas listo de ĉiuj ĝis nun akceptitaj prelegoj, kune kun iliaj resumoj kaj bazaj informoj pri la preleganto. Se vi volas ankoraŭ proponi prelegon, kontaktu la organizantojn. Se vi volas veni prelegi al KAEST kaj ne jam aliĝis, plenigu viajn personajn datumojn kaj informojn pri via prelego en la aliĝilo.
Baláž, Peter
Peter Baláž estas slovaka esperantisto kaj eldonisto loĝanta en Partizánske, kunordiganto de la edukprojekta asocio E@I (ekde 2005) kaj ĉeforganizanto de KAEST 2010 kaj 2012. Li estas estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio (ekde 2005) kaj kunfondinto de Wikimedia Slovenská republika (2012) kaj antaŭe aktivis en la estraroj de Slovakia Esperanta Junularo kaj Slovakia Esperanta Federacio. Plurfoje li estis de la gazeto La Ondo de Esperanto kandidatigita kiel Esperantisto de la Jaro.
Plej freŝaj aktivecoj de E@I en la kampo de edukado
E@I ekde sia komenco antaŭenigadas edukadon diversmaniere kaj diversforme - retejoj, aranĝoj, eldonaĵoj, kampanjoj... En nuna momento venas tempo por eĉ pli da aktivecoj en tiu ĉi kampo kun plia profesiiĝo oficiala rekonado kaj pli vasta kunlaboro. Prezentitaj estos la plej freŝaj atingoj kaj la plej aktualaj edukaj projektoj.
Moderna edukado – ĉu tempo por ŝanĝo de paradigmoj?
Paradigmo estas laŭdifine: Aro de la principoj aŭ ideoj, karakterizantaj la pensadon en iu scienco en difinita tempo. Ĉu nun, en la tempo de profundaj krizoj (ekologiaj, ekonomiaj, sociaj ktp.) eble jam venas tempo por nepre bezonataj ŝanĝoj de la ĝisnunaj paradigmoj en la eduka sistemo? Ĉu la mondo (kaj ni ĉiuj) pretas?
Blahuš, Marek
Marek BLAHUŠ estas ĉeĥa esperantisto, komputilisto en la Centro de lingva edukado de la Masaryk-Universitato en Brno, informadikisto (magistro pri komputila lingvistiko) kaj ĝenerala sekretario de E@I. Li membras la estraron de Ĉeĥa Esperanto-Junularo ekde ties refondiĝo en 2005 kaj prezidis la LKK-n de la 65-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec' (Ĉeĥio, 2009). Ekde 2004 li kontribuas al Vikipedio, en 2011 partoprenis la tutmondan Vikimanion en Hajfo kaj kunorganizis la 1-an Esperantan Vikimanion, kaj ekde 2012 li membras en la asocio Wikimedia Česká republika.
Ciferecigo de la Zamenhofaj adresaroj
La prelego prezentas unuajn spertojn pri okazanta ellaboro de projekto, subvenciita de Esperantic Studies Foundation, kies celo estas ciferece prilabori la "Adresarojn de la personoj, kiuj ellernis la lingvon Esperanto", eldonatajn de L. L. Zamenhof inter 1889 kaj 1909, kiuj enhavas informojn pri proksimume 22.000 esperantistoj. La prilaboritaj datumoj estos metitaj je la dispono de esploristoj, faciligos analizojn de la frua Esperanto-movado kaj ebligos observadon de ties ĥronologie-geografia disvastiĝo.
Vikipedio – kiel funkcias la libera enciklopedio
Preskaŭ ne ekzistas uzanto de interreto, kiu ne konus Vikipedion (Wikipedia). Studentoj uzas ĝin dum la studo, gazetoj citas el ĝi, ĝi donas enciklopedian scion pri milionoj da temoj en la mondo. Malmultaj ĝiaj legantoj tamen scias, ke la enciklopedion skribas volontuloj el la tuta mondo, kaj ke ankaŭ vi povas kontribui. La prelego rakontas pri la historio de Vikipedio, la principoj per kiuj ĝi funkcias, pri ĝia multlingveco kaj ĝiaj atingoj, sed ankaŭ ĝiaj aspiroj kaj mankoj.
Chrdle, Petr
Petro Chrdle (*1946) estas origine inĝeniero pri elektrotekniko, doktoriĝis ĉe Instituto pri radioelektroniko kaj elektroniko de Ĉeĥoslovaka Akademio de la Sciencoj en Prago, ĝis 1992 laboris ĉe Fervoja Esplorinstitito kaj instruis en Teknika universitato Prago kaj Trafika Universitato Žilina (filio Prago). En 1992 li fondis Kongresan kaj klerigan agentejon KAVA-PECH kaj samnoman eldonejon. 1990-1994 li estis senata sekretario de AIS San Marino, 1987 ĝis 2010 komitatano de UEA, 1998 ĝis 2001 ĝia estrarano pri faka kaj scienca agadoj, 1987-1993 prezidanto de ĈEA, sekve ĝis 2011 ĝia vicprezidanto, ekde 2010 ĝis nun li plenumas funkcion de ĉefdelegito de UEA por Ĉeĥio. Li verkis lernolibron de Esperanto por ĉeĥoj (jam 3 eldonoj). En „Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj“ (du eldonoj, la 3-a en preparo) li resumis siajn spertojn precipe (sed ne nur) el aplikoj de Esperanto en la kampoj de eldonado kaj turismo. Ĉeforganizanto de KAESToj ekde 1998 ĝis 2008. Nun la trian jaron li gvidas kurson de Esperanto en "Gaja pensiulo" en Prago.
Specifaj trajtoj de instruado de Esperanto al triaaĝuloj
Dum la prelego estos prikonsiderataj diferencoj en instrumetodoj por triaaĝuloj kompare kun tiuj por studentoj aŭ mezaĝuloj, prezentitaj konvenaj instruiloj, precipe lernolibroj, ĉio ĉi surbaze de la spertoj el instruado de Esperanto al la grupo de lernantoj inter 62 kaj 86 jaroj. Oni devas konsideri la kialojn, pro kiuj la triaaĝuloj komencis lerni Esperanton (ne ĉiam intereso pri Esperanto, sed ankaŭ rimedo por batalo kontraŭ Alzheimer-malsano, rompo de soleco kaj strebo veni regule en amikan societon) kaj kongruigi la instrumetodon al iliaj atendoj. La rezultoj estas ĉe iuj apenaŭ videblaj, tamen ĉe aliaj mirigaj.
Demeyere, Bart
Bart Demeyere estas Belga inĝeniero pri komputilsciencoj. Li edukas sian filon denaske Esperante. Bart estas la programisto de ViVo. Lia ideo por krei ViVon venis de diversaj flankoj:
- Li redaktis en ReVo, kaj vidis ke diversaj homoj volis meti novajn, ankoraŭ ne vaste uzatajn vortojn en ReVon, dum tio ne estas la celo de ReVo. Se estus alternativo por meti tiajn vortojn, ili eble ne enirus ReVon, ĉar laŭ Bart, ReVo estu priskriba kaj ne preskriba vortaro. Kaj li ankaŭ vidis ke ReVo estas por multaj homoj tro komplika por redakti (kio havas ankaŭ avantaĝojn).
- Bart anas diskutliston de gepatroj de denaskaj infanoj. Ofte estas diskutoj pri vortoj kaj granda parto de la membroj ne ŝatas tiajn diskutojn, kvankam se vi edukas infanon Esperante ofte mankas vortojn, vortoj (aŭ esprimoj) kiuj ankoraŭ ne eniris vortaron. Kaj la plimulto de la rezultoj/konkludoj de la diskutoj perdiĝas.
ViVo: Reta serĉilo en 10 diversaj vortaroj
Se vi serĉas tradukon en la interreto, ViVo (http://kono.be/vivo) donas la plej grandan ŝancon ke vi trovos, ĉar ĝi serĉas en 10 diversaj gravaj interretaj vortaroj. Kaj se la traduko ne troviĝas, vi povas tie peti la tradukon. ViVo estas ankaŭ Vikia Vortaro: Mem aldonu vortojn, tradukojn, bildojn... kaj diskutu.
Kono: la plej efika maniero por parkerigi kaj konservi vian konon ĉe kono.be
Retprogramo por tre efike lerni, oni nur relernas kion oni komencas forgesi. Uzebla por ambaŭ memstudado kaj instruado.
Dvořáková, Pavla
Pavla Dvořáková naskiĝis en 1966. Esperanton ŝi eklernis en 1977 kaj aktivas en Esperantujo ekde 1981, antaŭe precipe en Ĉeĥa Esperanto-Junularo kaj en pedagogia sekcio de ĈEA. Kun sia edzo Vladimír Dvořák ŝi ĉeforganizis multajn Esperanto-aranĝojn. Ekde 2008 estraranino de ĈEA, ĉefredaktas asociajn retejojn kaj okupiĝas pri interretaj projektoj kaj muzea kaj ekspozicia aktiveco (E-Muzeo Svitavy kaj migra ekspozicio). Ŝi organizas interretan seminarion Sabla Printempo, kontribuas al Vikipedio kaj gvidas vikipediajn trejnadojn; iniciatis kaj kunorganizis la 1-an Esperantan Vikimanion (Svitavy 2011). Ŝia origina studfako estas socia informscienco kaj aplikita lingvistiko, ekde 1998 ŝi profesie dediĉas sin al holismaj naturterapioj. Muzikoterapion ŝi studis i.a. kadre de postalterneja specialiĝo kaj okupiĝas pri ĝi eksperimente kadre de propra praktiko kaj kun infanoj el infanhejmo. Kiel muzikanto ŝi aktive kontribuas al diversaj Esperanto-renkontiĝoj. [fonto: CC-BY-SA Vikipedio]
Terapiaj eblecoj de la muziko kaj de la sono en la kleriga procezo
La prezento koncize enkondukas muzikoterapion, ĝian esencon, celojn kaj pozicion en la sistemo de la sciencoj. Ĝi tuŝas kelkajn ĝiajn sciencajn elirpunktojn, ekde la matematika teorio de Pitagoro ĝis la nuntempaj vibroakustikaj kaj neŭrofiziologiaj esploroj. Ĝi skizas skalon da efikoj de la muziko kaj de la sono al sano ĝenerale kaj al mensaj kapabloj speciale. Ĝi koncentriĝas precipe pri specoj de muziko kaj de sonoj uzeblaj kadre de individua memstudado kaj dum instruado, kun aparta akcento al specifaj bezonoj de la Esperanto-komunumo.
En la sekva praktika parto estas gustume kaj porinspire prezentitaj kelkaj eroj de muzikoterapio, kiuj facile akireblas, lerneblas kaj memstare uzeblas: specoj de terapia muziko por fona aŭskultado, precipe muziko en la natura agordigo a1-432Hz; malkovrado de la propra voĉo; mantroj kaj tibetaj pelvoj.
Feifičová, Magdaléna
Inĝ. Magdaléna Feifičová [magdale:na fejfiĉova:] (*1960, kromnomata Fejfi) estas slovaka esperantistino loĝanta en Žilina, estraranino de la loka Esperanto-klubo ESONO, eksprezidantino de Slovakia Asocio de Fervojistoj-Esperantistoj kaj ekstredaktorino de Esperantisto Slovaka. Fininte la Ekonomian Altlernejon en Bratislavo ŝi eklaboris kiel programisto en la Transporta Esplorinstituto en Žilina. Ŝi okupiĝas pri tradukado kaj verkado de artikoloj pri la Esperanto-movado, finstudis interlingvistikajn studojn ĉe Universitato Adam Mickiewicz kaj posedas ILEI-diplomon pri instrukapablo de Esperanto.
BEK-umado
BEK de Dennis Keefe estas kompleta intensa kursaro por Esperanto-komencantoj. La kursgvidanto povas utiligi iun ajn instrumetodon kaj havas che mane kompletan labormaterialon, kiun li uzas por praktikado de la lernitajhoj en grupetoj sendepende de sia rekta interveno. La chefa celo de la gruplaboro estas la plejtempa praktikado de la lernitaj gramatikajho au vortoj. La prelego montras, kiel la autorino spertis la kurson en Insulo Esperanto 2012.
Fitzelová, Eva
Mi loĝas en Bratislavo. En la jaro 2002 mi diplomiĝis en Slovaka teĥnika universitato kaj ekde tiam laboras kiel arĥitekto. En libera tempo mi kunlaboras kun esperanta retradio, okupiĝas pri grafikaĵoj kaj diversaj kreativaj metioj.
Muzaiko
Muzaiko estas unika esperanta tuttempa retradio. Volontuloj de tuta mondo kreas enhavon por ĉiutaga elsendo. Ĝi ludas rete 24 horojn en la tago parolan enhavon kaj esperantan muzikon. Eble ankaŭ vi ekemos kontribui kaj iĝi nova teamano!
Hruška, Miroslav
Miroslav Hruška (*1989) estas studento de regiona evoluo kaj publika administrado, membro de la komitato de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj membro de la revizia komisio de Ĉeĥa Esperanto-Junularo. Krom tio li kontribuas regule al Esperanta Vikipedio, interesiĝas pri publika transporto, fervojo kaj Pollando. Dum somero 2011 li faris staĝon por E@I.
Aktuale pri fervoja konkurenco en Ĉeĥio
Je la unu el plej gravaj ĉeĥaj fervojlinioj Prago - Ostrava okazas de septembro 2011 konkurenca batalo inter de ŝtato subtenataj Ĉeĥaj fervojoj kaj privata kompanio RegioJet. Tiu ĉi prelego priskribas, kiel de tio profitas kaj malprofitas vojaĝantoj je tiu ĉi linio, kion novan ofertis ambaŭ kompanioj por allogi pli da vojaĝantoj kaj priskribas ankaŭ sinsekvojn je linioj, kiuj estas influitaj de tiu ĉi batalo.
Duolingo - nova interreta lernilo de lingvoj
Duolingo estas senpaga interreta paĝaro por lerni anglan, germanan, hispanan kaj francan lingvojn pere de la angla aŭ hispana aŭ portugala lingvoj. Tiu ĉi prelego priskribas, kiel Duolingo funkcias, kiaj estas avantaĝoj kaj malavantaĝoj.
Kóródy, Zsófia
Diplomita instruisto de la angla, hungara kaj Esperanto lingvoj, literaturo (Universitato ELTE, Budapest, Hungario) kun plurjardeka sperto en gimnazio kaj plenkreskula edukado; iama dungito, estrarano de HEA, respondeculo pri kursoj, instrukapabligo, ekzamenoj, nuna komisiito de GEA por instruado, ĉefkunlaboranto de Interkultura Centro Herzberg, prezidanto de AGEI, respondeculo pri UEA/ILEI kaj UEA/ITK KER-ekzamenoj.
Lingvoinstruado ne (nur) per kreto
Lingvoinstruado povas realiĝi en tute malsamaj manieroj, instruistoj povas esti sukcesaj uzante la plej diversajn metodojn. La rapidaj ŝanĝoj en la socio kaj en la sciencoj, teknologio postulas la reagon de la lernejoj: ĉio nova en edukado estas granda defio. La ĉeftemo de KAEST 2012 instigas al pripensado, analizo de “modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj“, do mi ŝatus prezenti kelkajn elementojn de mia plurjardeka instruagado, la strebadon instrui lingvojn ne tradicie, kaj montri, kion oni povas atingi en lernejaj kaj eksterlernejaj kursoj, uzante ne (nur) la kreton.
Prezentado de la ICH-biblioteko
Edukado kaj sciencoj estas preskaŭ neimageblaj sen fakliteraturo, bibliotekoj, ilia fidinda kaj abunda fona subteno al lernado, studado kaj esplorado. En la mallonga, ĵus 125-jara historio de Esperanto gravan rolon ludis kaj ludas la kolektita trezoro, la disponigo de la ofte ne grandkvante, amase eldonitaj fakgazetoj, libroj, vortaroj, ktp. en vera aŭ virtuala trovejoj, biblioteko, arkivo. La biblioteko de Interkultura Centro Herzberg (kun serĉeblo en la katalogoj) estas unu el la 10 plej grandaj kolektaĵoj, kaj havas du specialaĵojn, unikaĵojn: ĝi estas konstante atingebla, vizitebla, preskaŭ 24 horojn/tago kontaktebla, kaj ĝi estas la scenejo de lingvokursoj, klerigseminarioj, fakaj kunvenoj, instrukapabligaj trejnsesioj. La prezentado donos enrigardon en la ejojn, kolektaĵojn kaj servojn de la ICH-biblioteko.
Kováts, Katalin
Katalin Kováts (naskiĝis en 1957, hungarino, loĝas en Nederlando), redaktoro de www.edukado.net. Filologo, diplomita lingvoinstruisto pri E-o (ELTE-Budapeŝto), itala kaj rusa lingvoj, trejnisto de lingvopedagogoj. Doktoriĝis pri la propedeŭtika valoro de Esperanto, gvidis pli ol cent E-kursojn kaj trejnseminariojn en diversaj partoj de la mondo. Unue el la ellaborarintoj de la unulingvaj UEA-ITK KER-ekzamenoj kaj ties ĉeforganzanto. En 2001 ellaboris la planon por la retejoedukado.net kiun jam de pli ol dek jaroj redaktas kaj respondecas kaj pri la strukturo kaj pri la enhavo de la retejo.
RITE kaj LIBERAJ STUDOJ ĉe www.edukado.net: kompleksaj retaj kursoj kaj studebloj (teleprelego)
Kial kaj kiel estis lanĉita la Reta Instruista Trejnado ĉe Edukado.net? Resuma raporto pri la spertoj de la unua studjaro, konsisto de la kursanaro, materialoj, teknikaj kaj enhavaj malfacilaĵoj kaj sukcesoj. Nova iniciato ĉe edukado.net estas la Liberaj Studoj. La programo funkcias laŭ la teknika bazo de RITE, kaj laŭ la modelo de malferma universitatoj kaj klerigaj programoj. Aŭtune de 2012 estas jam 8 studbranĉoj kun 15 prelegoj, el kiuj pluraj konsistas el 3-5 partoj. Kadre de la prelegoj oni ricevos informojn pri la enhavo, planoj kaj studebloj.
MacGill, Stefan
Naskiĝis en Nov-Zelando en 1948. Denaska esperantisto. Kunfondinto de Esperanta Junulara Asocio de Nov-Zelando (1964) kaj aktivulo tie ĝis 1972. Studis en Universitatoj Victoria, Canterbury kaj Massey (69-75), ĉefe geografion. Diplomiĝis instruisto por elementaj lernejoj en 1974. Volontulo (la dua en la programo) en la CO de UEA (1976), oficisto (1977-86). Redaktoro/kunordiganto de Jarlibro (1976-86), teknika redaktoro de Kontakto (1978-86). Vicprezidanto de TEJO (1977-79), prezidanto (1979-80). Direktoro de CO (1980-84). Redaktoro de Juna amiko (1986-96 kaj ekde 2000). Vicprezidanto de ILEI (1989-92), prezidanto (1992-94). Restariginto de la ekzamenoj UEA/ILEI kaj ĝia sekretario (1989-95). Gvidis kursojn kaj ekzamensesiojn en multaj landoj. Kunlaboras en la lanĉado de la ekzamenoj de UEA/ILEI laŭ la Eŭropaj normoj kun oficiala agnosko. Profesie ekde 1989 verkas help-tekstojn por komputilaj programoj (i.a. optika karaktro-rekono). Esploras lingvo-didaktikon kaj preparas esperantajn instru-materialojn. Vivas en Hungario de post 1986. Havas tri filinojn, Karina (1990), Hajnal (1992) kaj Sonja (2000) - denaskaj esperantistoj.
Superrigardo de kurso e125
Ni koncentriĝos je la didaktikaj flankoj de la kurso; zorgi pri modernaj liver-rimedoj solvas nur duonon de la bezono; same la kursoj devas esti metodike modernaj – utiligi teknikojn de la nuntempa fremdlingva instruado – aliflanke ekspluati kaj taŭge trakti la unikajn ecojn de Esperanto. Ni esploros la eblojn ĉe nia didaktika ŝtuparo, demandos kio unike malfacilas en la lingvo, kaj rigardos la skemon por 70 etapoj de la kurso, kune kun pli detala rigardo de kelkaj specimenaj partoj.
Malovec, Miroslav
Miroslav Malovec (1953) redaktoro de Starto, aŭtoro de Gramatiko de Esperanto (1988, 2000), kunaŭtoro de novaj vortaroj Esperanta-ĉeĥa kaj ĉeha-esperanta (kun Karel Kraft), de Baza ĉeĥa-konversacio (kun Stanislava Chrdlová), esperantigis verkojn de Komenio, Jaroslav Hašek kaj Věra Ludíková, enĉeĥigis „La Nova Realismo“ de Bruno Vogelmann (kun Václav Pecák) kaj „Interlingvistiko kaj esperantologio“ de Detlev Blanke. Zorgas pri Memoro de ĉeĥa Esperanto-Movado, ciferecigado de literaturaj kaj arkivaj materialoj. Por ILEI prilaboras pedagogian terminaron.
Problemoj de pedagogia terminaro
Terminologia komisiono de ILEI kolektis pli ol 4 mil terminojn de pedagogia karaktero, sed mankas difinoj kaj logika strukturo de la terminaro. La terminoj povas esti dividitaj laŭ lernejoj (infanĝardeno, elementa, meza, universitato), institucioj, personoj, ekipaĵoj, instrumetodoj, difektoj de konduto, punoj, ludiloj kaj lerniloj kaj similaj kriterioj, sed multaj teminoj apartenas al pluraj grupoj. Alfabeta ordigo estus kontraŭ terminologiaj principoj. Bedaŭrinde ne ekzistas nacia aŭ internacia pedagogia terminaro, science prilaborita, kiun oni povus simple esperantigi.
Marček, Stano
Naskiĝis la 5-an de januaro 1953 en Martin, Slovakio, kie loĝas ĝis nun. Studis pri aparata kaj aŭtomatiga teknikoj. Laboris en paperprodukta fabriko kiel konstruisto en tapetprodukta fako, kiel fakestro en celulozprodukta fako, eksterlabore studis pak-teknologion. Dum kelkaj jaroj samloke gvidis fakon pri elektroniko. En postaj jaroj li estis manaĝero de fama slovaka rokmuzika grupo Team' kiu kantis kaj koncertis ankaŭ en Esperanto. Sekve li laboris kiel direktoro en loka kurtonda radio kaj kiel direktoro de komerca firmao. Nuntempe li posedas propran komercan firmaon kaj eldonejon kaj estas redaktoro de la revuo Esperanto de UEA. Mem verkis plurajn librojn.
"Esperanto per rekta metodo" en 32 lingvoj
La aŭtoro de la lernolibro rakontos pri la projekto lanĉita en 2006, pri la spertoj ligitaj al ĝia tradukado, eldonado kaj uzado, kaj pri la kreskanta didaktika materialo, kiu akompanas la lernolibron, kiu ĝis nun aperis en la angla, franca, itala, rusa, ĉina, japana, korea, portugala, pola, slovaka, Esperanta, greka, nederlanda, irlanda, rumana, germana, dana, litova, serba, vjetnama, luksemburga, hungara, kroata, finna, ĉeĥa, hispana, ukraina, sveda, tajvana, armena, taja kaj norvega.
Ĉu vi ŝatas fungojn?
Ĉu vi ŝatas manĝi, sed eble ankaŭ mem kolekti manĝeblajn fungojn? Ĉu vi konas ilin? Pri diversa specoj de boletoj, kserokomoj, ĉampinjonoj (agarikoj), laktarioj, ombrel-, tremol-, buter-, betul-, skvan- kaj fragil-fungoj, sed ankaŭ pri iamaj mikologiaj seminarioj de esperantistoj en Poprad babilos kun vi la fungoŝatanto Stano Marček.
Markovo, Vinko
Vinko Markovo naskiĝis la 6an de oktobro 1982 en pariza regiono, en esperantista familio. Doktoriĝis pri biologio (evoluo de la komunikado per steroidoj ĉe animaloj) ĉe la universitato de Liono en junio 2011. De tiam li laboras kiel scienca esploristo en Tubingeno, Germanio, daŭre pri evoluo de ĥemia komunikado per neproteinaj molekuloj. Li estas aktiva membro de SAT ekde 1997, kaj plenumis de tiam diversajn taskojn en la SAT-movado. Interalie, li estis ĉefredaktoro de la SAT-Amikara Gazeto (la SAGO) inter 2004 kaj 2009, kaj kuniniciatis la restarigon de la Eldona Fako Kooperativa de SAT en 2007. Li partoprenas en la Plenum-Komitato de SAT ekde 2003 kaj prezidas ĝiajn kunsidojn ekde 2012.
La eduka rolo de SAT
Por homoj sen aparta intereso pri socipolitikaj temoj aŭ movada historio, SAT estas ofte konata unuavice kiel eldonanto de la Plena Ilustrita Vortaro. Ĉi tiu prelego klopodos montri kial ĉi tiu ligo ne estas historia hazardo, sed fakte konsistigas la plej videblan rezulton de multe pli ampleksa kleriga projekto, kiu plenumiĝas per malsamaj rimedoj kaj kun diversgrada sukceso dum la lastaj 90 jaroj.
Matúšov, Michal
Devenas de Slovakio, nuntempe studas komputikon en Brno, Ĉeĥio. Esperantistiĝis en 2007, ekde 2008 estas en la estraro de Slovakia Esperanta Junularo. En Vikipedio li laboras ekde 2007; nuntempe precipe pri la teĥnika flanko (ŝablonoj, robotoj) kaj la enciklopedia valoro (referencoj, stilo). En 2011 li kunfondis la organizaĵon Vikimedio Slovakio (Wikimedia Slovenská republika) kaj nun estas ĝia prezidanto. Li interesiĝas pri muziko kaj estras retan Esperant-slovakan kantaron.
Vikimedio Esperanto (mikroprelego)
Pri organizaĵo kiu subtenadus la Esperantlingvajn projektojn de la Fondaĵo Vikimedio revis la ties komunumoj longan tempon. Nun tio eblas! Kiel povas Vikimedio Esperanto helpi al E-vikioj kaj kion ĝi bezonas de la komunumoj?
KantarVikio - centra Esperanta kantaro (mikroprelego)
Unu el unuaj lokoj kiujn trafas ŝatanto de Esperanta muziko. Sed erarus tiu, kiu pensus ke temas pri nura statika tekstostoko. KantarVikio provizas krom videoj, akordoj kaj noton unu gravan funkcion: ĉiu povas redakti. Kiel kreiĝas la plej ampleksa reta Esperanta Kantaro?
Esperanta muziko hodiaŭ (mikroprelego)
Post alveno de longluda disko, kasedo kaj KD la mondo de muziko denove travivis revolucion. Interreta kunhavigado de ciferecaj dosieroj trafis multajn kaj eĉ grandaj eldonejoj perdas grundon de sub siaj piedoj. Kiel al la revolucio reagas Esperanta muzika scenejo? Kiel artistoj kaj eldonejoj adaptiĝas?
Mueller, Johannes
Studis materalsciencon en Saarbrücken, Nancy kaj Luleå. Poste doktoriĝis ĉe la universitato de Erlangen pri nanokristalaj materialoj. Ekde aŭtuno 2008 laboras en la esplorada kampo de la firmao Bosch kaj tie okupiĝas pri la evoluigo de ŝtaloj por ajnaj aplikoj. En 2011 li fariĝis estrarano de Internacia Scienca Asocio Esperanta.
Scienca Revuo
Unu el la plej tradiciaj esperantlingvaj revuoj estas nuntempe en transira stato. Ekestis pliaj rubrikoj ne nur strikte sciencaj, sed ankaŭ pri Esperanto kaj scienco, pri la efiko de scienco al la socio kaj – kun aparta fokuso – pri terminologio. Terminologio ne nur estos sekcio de la revuo, sed paralele al la revuo estos starigata terminologia datumbazo.
Tia projekto ne estas projekto de unuopulo aŭ eĉ de eta teamo, sed bezonas kontribuojn de la komunumo. La prezento montras la eblojn kontribui kaj volas instigi sciencemajn Esperantistojn kaj Esperantumemajn sciencistojn kontribui kaj helpi antaŭenigi la projekton por ke ĝi fariĝu laŭeble plej utila por la faka apliko de Esperanto.
Nosková, Katarína
Bc. Katarína Nosková (*1987) estas aŭtorino de la unua funkcianta reta kurso de la slovaka por eksterlandanoj, Slovake.eu. Ŝi studis lingvistikon kaj instruadon de lingvoj (la slovaka, la germana) en slovakia universitato kaj en la jaro 2009 ŝi partoprenis la unujaran Instruistan Trejnadon en Poznano por akiri rajton instrui Esperanton en lernejoj. Ekde fino de sia studado ŝi laboras por E@I. Kadre de E@I ŝi kreis la enhavon de la kurso Slovake.eu, instruas la slovakan dum Esperanto-renkontiĝoj kaj kunlaboras pri pluraj lingvaj projektoj.
Lingvolernado per modernaj interretaj teknologioj: specifecoj, avantaĝoj kaj tiklaj punktoj
Ekesto de interreto influis nian vivon pli multe, ol ni konscias. Per interreto ni aĉetumas, spektas filmojn, nia laboro dependas de internetaliro. Eĉ interpersona komunikado suferas, pli kaj pli anstataŭata de retaj komunikiloj. Interreto ebligis grandan progreson en klerigmetodoj, inkluzive de lingvolernado. Por memlernemuloj ekestas paĝaroj, ĉu pagendaj, ĉu senpagaj, de diversaj teknika kaj enhava kvalitoj. Tamen indas atenti: perreta lingvolernado multe diferenciĝas de la klasika bildo: papera lernolibro, kajero kaj instruisto. Por ke ekestadu vere kvalitaj kursoj, endas bone koni principojn de reta lingvolernado.
Petrović, Radojica
Radojica Petrović profesie estas matematikisto, informadikisto, instrusto pri informadikaj kaj komputik-metodikaj fakoj ĉe la Universitato de Kragujevac, Serbio, kun esplorrezultoj pri kvalitmastrumaj sistemoj, informsistemoj, perkomputila klerigado kaj interkultura pedagogio de Esperanto publikigitaj en naciaj kaj internaciaj fakaj konferencoj kaj revuoj en la lingvoj angla, serba kaj Esperanto. Li parolas Esperanton ekde la jaro 1967, gvidis E-kursojn kaj porinstruistajn trejnseminariojn, estis prezidanto de Serbia kaj (eks)Jugoslavia E-ligoj kaj de ILEI, organizis kaj gvidis internaciajn E-projektojn kaj eventojn, kaj aktuale estas sekretario estrarano pri edukprojektoj kaj konferencoj de ILEI.
Aplikoj de la lernmastruma sistemo Moodle en ĉeesta kaj malĉeesta lernado kaj instruado
Lernmastrumaj sistemoj (LMS) estas programaroj por elektronika lernado, kiuj subtenas administradon de kursojsoj kaj kursanoj, kreadon kaj liveradon de lernmaterialoj, komunikadon kun kaj inter la kursanoj, kaj sekvadon kaj taksadon de ilia progreso. Moodle estas unu el la plej popularaj LMS, aplikata en multaj universitatoj kaj lernejoj tra la mondo por ambaŭ - malĉeesta kaj ĉeesta instruado, tradukita en multajn lingvojn, tradukebla ankaŭ en Esperanton, publikposeda kaj malferme evoluigata. La prelego celas prezenti pedagogiajn kaj teknologiajn trajtojn de Moodle kaj diskutigi pri ĝiaj aplikebloj al E-klerigado.
Reinvart, Jozef
Jozef Reinvart, diplomato de Ministerio de Eksteraj kaj Eŭropaj Aferoj de Slovakio, laboras en Departamento de Ĝeneralaj Aferoj kaj Rilatoj kun EU Institucioj. Li studis internacian komercon en Universitato de Ekonomio en Bratislavo (1975-1979). Li havas 34 jaran sperton en internacia komerco kaj internaciaj rilatoj, en tio 20 jaroj en diplomata servo de Slovakio. Post disiĝo de Ĉeĥoslovakio kaj kreo de Slovakio, li estis postenita kiel vicestro en Konstanta Misio de Slovakio al Unuiĝintaj Nacioj en Vieno (1993-1997). Li laboris kiel vicambasadoro en ambasadoj de Slovakio en Grekio (1999-202) kaj en Belgio kaj Luksemburgio (2006-2010). En 1998 li kunfondis neregistaran organizon „Domo de Eŭropo“ en Bratislavo. Li estis aktiva en Nacia Konvencio pri EU (2004-2006) kiel kunprezidanto de Laborgrupo pri Lingvopolitiko en unuiĝanta Eŭropo. Ekde 2009 li estas membro de „Civitana Socia Platformo de EU por Antaŭenigo de Multlingvismo“, kiun kreis Eŭropa Komisiono kaj en kiu membras 30 neregistaraj eŭropaj organizoj. Li aktivas en la platformo nome de la Eŭropa Esperanto Unio (EEU). Li skribis multajn artikolojn por ĵurnaloj kaj revuoj pri internaciaj rilatoj kaj problemoj, precipe pri lingvaj kaj kulturaj problemoj en EU. Li partoprenis en multaj internaciaj konferencoj kaj seminariojn organizitajn de EU, UN, regionaj institucioj kaj neregistaraj organizoj.
Gravaj atingoj de EEU en la kampo de civitanaj iniciatoj - Triesta konferenco
Enkonduke li prezentos ekstermovadan agadon de (EEU) en Bruselo en kontaktoj kaj kunlaboro kun institucioj de EU, kiujn informas pri Esperanto, kiel ilo por lingva kaj kultura justeco, helpilo por lernfacilogo de lingvo lernado por kaj antaŭenigo de vasta multlingvismo en EU/Eŭropo. Li informos pri grava konferenco en Triesto 9.-11.5.2012 financita de Eŭropa Komisiono kaj organizita de EEU pri temo "Kia estus Eŭropo hodiaŭ se ne ekzistus EU?". Ĝi estis kontribuo de EEU al serĉado de eliroj el profunda krizo, en kiu nuntempe troviĝas EU kune kun 2 eksaj prezidentoj de Kroatio kaj Slovenio, parlamentanoj de EU kaj naciaj parlamentoj, politikistoj, sciencistoj, reprezentantoj de neregistaraj organizoj, studentoj de ĵurnalismo.
Szilvási, László
(mankas)
Esperanto-lernejo ĉe "Eventoj" en Budapeŝto: rekordoj kaj metodoj...
(mankas)
Tikhomirov, Konstantin
Konstantin Tiĥomirov devenas de Rusio, sed nuntempe loĝas en Pollando. Pro lia ĝenerala interesiĝo pri lingvoj, li direktis sin al studado de lingvistiko - li finstudis la anglan filologion en Sankt-Peterburgo kaj nun li studas ĉeĥan, kroatan kaj litovan lingvojn en Vroclava Universitato. Krom slavaj kaj baltaj lingvoj, li ankaŭ interesiĝas pri Esperanto kaj aktive okupiĝas pri ĝia instruado dum la lastaj du jaroj.
Slavaj lingvoj
Slavaj lingvoj apartenas al hindeŭropa lingvaro kaj estas parolataj de pli ol 400 milionoj da homoj. Ili dividiĝas je tri grupoj (okcidenta, orienta kaj suda), ĉiu el kiuj konsistas el kelkaj lingvoj. Malgraŭ granda kvanto da lingvoj (pli ol 10 grandaj kaj kelkaj mikrolingvoj), la komuna vortaro ebligas al slavoj, des pli se iliaj lingvoj apartenas al la sama subgrupo, sufiĉe bone kompreni unu la alian. Pro historiaj kialoj kaj disvolviĝo en du diversaj influsferoj - la "latineca" kaj la "grekeca", okcidentaj slavaj lingvoj uzas latinbazitan skribsistemon, kaj orientaj slavaj lingvoj - alfabeton cirilico, devenantan de la greka alfabeto. Dum la prelego mi detale analizos ambaŭ alfabetarojn kaj vojojn por adapti alfabeton por riĉa sonsistemo de slavaj lingvoj. Krom priskribo de la ĉefaj gramatikaj, fonetikaj kaj leksikaj trajtoj de ĉiuj slavaj lingvoj, mi tuŝos ankaŭ socian sferon de lingvouzo, problemon lingvo-aŭ-dialekto kaj analizos piĝinojn kaj mikslingvojn, bazitajn je la slavaj lingvoj. Por la esperantistaro estos aparte interesa superrigardo de interslavaj planlingvoj kaj analizo de influo de slavaj lingvoj al Esperanto.
Skribsistemoj
Superrigardo de diversaj manieroj skribregistri sonojn de lingvoj, kiujn oni inventis dum la multmiljara historio de la homaro. Speciale detale mi analizos konformigon de la klasika latina alfabeto al necesoj de modernaj eŭropaj lingvoj.
Onomatopeoj kaj interjekcioj en Esperanto
La prelego temos pri ofte neglekta temo de uzebleco kaj uzindeco de onomatopeoj (sonimitaj vortetoj) kaj interjekcioj (sentesprimaj vortetoj) en Esperanto. Ĉu tiaspecaj vortoj ekzistas en Esperanto, kaj ĉu oni uzu ilin aŭ tio eliras ekster la kadrojn de la internacia helplingvo? Mi provos respondi al ambaŭ demandoj kaj ilustri la prelegon per diversaj ekzemploj kaj de la plej ofte uzataj, kaj de la plej ekzotaj onomatopeoj kaj interjekcioj.
Tišljar, Zlatko
Zlatko Tišljar naskiĝis en Zagrebo, finstudis lingvojn kaj informadikon kaj estas magistro pri kibernetiko. Zlatko Tišljar esperantistiĝis en 1962 kaj estis prezidanto de la Jugoslavia Esperanto-Junulara Asocio, sekretario de la Kroatia Esperanto-Junulara Asocio, komitatano de TEJO dum kelkaj jaroj, komitatano de UEA dum 20 jaroj, fondinto kaj direktoro de la Internacia Kultura Servo en Zagrebo de 1972 ĝis 1991, fondinto kaj direktoro de Interkulturo en Mariboro (Slovenio) de 1992 ĝis nun. Li fondis kaj gvidis la Pupteatran Internacian Festivalon en Zagrebo, gvidis ellaboradon de la zagrebmetoda lernolibro de Esperanto, estis fondinto kaj sekretario de Asocio por Eŭropa Konscio en Mariboro, kaj nun estas la ĝenerala sekretario de la Eŭropa Esperanto-Unio (ekde 2004). Li verkis plurajn librojn. Nuntempe li loĝas en Slovenio. [fonto: CC-BY-SA Vikipedio]
Modernaj aspektoj de malnovega metodo instrui Esperanton. La Zagreba Metodo
La esenco de ĉiu instruado estas: Elekti esencon de la celata instruaĵo kaj instrui ĝin tiom intense kaj tiom longe kiom necesas ke ĉiuj lernantoj akiru ĝin kun plena kompreno. La esenco estu minimuma sed klare komprenebla funkcia tuto de la instruaĵo (kiel ekz. simpligita dispartebla homkorpa statuo, se oni instruos anatomion). La daŭro de la instruado ne rajtas esti fiksita, ĝi dependu de takso de la instruisto kiu decidos pri la dauro depende de faktoroj kiaj: nombro de la lernantoj, aĝo de la lernantoj, antauscioj de la lernantoj, diferencoj inter la lernantoj…) Ĉion tion faras la Zagreba Metodo rilate al Esperanto-instruado.
Moderneco de la Metodo estas ke ĝi funkcias ankau nuntempe: 33 jarojn post la ekesto, ĉar ĝi estis farita intence tia ke ĝi estu uzebla en ĉiuj cirkonstancoj: de tiuj en dezerto (sen iu ajn instruilo) ĝis tiuj en modernaj lernklasoj ekipitaj per komputiloj por ĉiu lernanto au individua lernado hejme. Oni povus iom kompletigi ĝin per kreo de frazmaŝino kiu produktus lau hazardelekto de vortoj ene de difinita sintaksa strukturo demandfrazojn por lernantoj, tiel ke ĉiu lernanto en ĉiu kondiĉo povus daure mem ricevi de komputilo demandojn al kiuj li respondu, por ke la instuado estu laueble simila al la reala lernado de la gepatra lingvo (ke la komputilo simulu partneron en dialogo).
Vajs, Ján
Ján VAJS (1953) – speleologo, membro de Slovaka Speleologia Societo (SSS) kaj Speleoklubo Nicolaus en la urbo Liptovský Mikuláš (Slovakio). En Slovakio li agadas en grotoj situantaj en Karsto de Demänová (Malaltaj Tatroj), valoj Demänovská kaj Jánska. Dum lastaj du jaroj li apartenis al grupo de speleologoj, kiuj malkovris novajn subterajn spacojn en groto Nová Stanišovská kaj en Demänová valo ili kunigis du grotojn: Groto de libereco kaj Ursa groto. Li kunorganizis kaj gvidis speleologiajn ekspediciojn en diversaj landoj de Eŭropo kaj Azio. En la jaro 2011 kun aliaj speleologoj-esperantistoj agadis en la groto Cueva del Viento en la insulo Tenerife (Hispanio) kaj februare 2012 partoprenis ekspedicion en cenotojn en duoninsulon Jukatano (Meksiko). De tempo al tempo li kontribuadas en Slovenský kras (Slovaka karsto) – almanako de Slovaka muzeo de naturprotektado kaj speleologio (SMOPaJ), Spravodaj de SSS, Sinter – almanako de Direkcio de Slovakaj grotoj (SSJ) ktp. Li apartenas al membroj de esperantistoj – fakuloj, kiuj fondis internacian speleologian fakgrupon. Kadre de la agado de la fakgrupo li kunlaboris je eldonado de gazeto VESPERTO, kreado de speleologia fakvortaro kaj organizado de SPELEOTENDAROJ.
Cenotoj – misteraj grotoj de Majaoj
Komence de la jaro slovakaj kaj ĉeĥaj speleologoj organizis subakviĝintan ekspedicion en la duoninsulon Jukatano en Meksiko. La celo de la ekspedicio estis daŭrigi en esploro kaj dokumentado de superakvigitaj grotoj el anatŭaj ekspedicioj. La nomo de speciala karsta fenomeno estas cenoto. Fakte la cenotoj estas grotoj grandparte subakvigitaj, kiuj ekestis en pleistoceno en kvaternara periodo. La subakviĝintoj kreis mapojn de subteraj spacoj kaj fotografis ilin. Aliaj speleologoj dokumentis „sekajn“ partojn de esplorataj grotoj. La autoro partoprenis esploradon de la grotoj apud la historia majaa urbo Tulúm, kiu troviĝas sur la bordo de Kariba maro en provinco Quintana Roo. La grotesploristoj dokumentis Cenoton kun muretoj kaj Cenoton kun altaro. Ili kreis mapojn kaj priskribis arkeologiajn objektojn. Enirejoj de la cenotoj estis konataj, sed nun ili estas kaŝitaj en densa ĝangalo. Alpaŝo al la cenotoj la esploristoj devis trahaki per maĉetoj. Dum la prelego la aŭtoro prezentos rezultojn de la ekspedicio kaj informos pri kelkaj interesaj lokoj de Jukatano kaj Belize.
Vergara, José Antonio
José Antonio Vergara (Ĉilio). Medicinisto, ŝtatfakulo kaj universitata instruisto pri publiksana epidemiologio, historio de scienco kaj medicino, kaj medicina antropologio. Eksestrarano kaj B-komitatano de UEA, nuna prezidanto de ISAE. Li foje prelegis en IKU kaj neĉeeste (skajpe) gvidis kunsidon pri ISAE en KAEST 2010.
Senco kaj estunteco de ISAE (teleprelego)
La konata porEsperanta argumentaro kiun Zamehof verkis en 1900 (Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia) havis kiel celpublikon la kongresanaron de iu "Franca asocio por progresigo de la sciencoj". Per tropa aludo al ties titolo, ĉi tiu referaĵo celas levi la demandon pri la rilatoj inter la fenomenoj Esperanto kaj scienco, en socia realo profunde, pluraspekte ŝanĝiĝinta dum la pasintaj 112 jaroj. Kiusence la homoj ligitaj al ambaŭ "mondoj" organizu sin? Kiu aŭ kia povus esti la estonteco de la Internacia Scienca Asocio Esperant(ist)a? Kiuj estas la plej konvenaj terenoj kaj modeloj por orienti la klopodojn daŭrigi la tradicion de la plej malnova faka Esperanto-asocio?
Zouzalík, Václav
Mi estas studento de informadiko ĉe Masaryk-Universitato en Brno (Ĉeĥio) kaj freŝa ano de Ĉeĥa Esperanto-Junularo. Ekde 2007 mi libertempe laboras por ĉeĥaj projektoj de Fondaĵo Vikimedio: ekde 2007 ĉe Vikipedio kaj Vikinovaĵoj, inter 2008 kaj 2011 Vikiversitato kaj ekde 2011 Vikivortaro. Inter 2009 kaj 2012 mi laboris kiel volontulo en Salesiana centro por junularo en České Budějovice en interesrondetoj por infanoj kaj en neregulaj programeroj kaj tie mi ankaŭ partoprenis filmadon de dokumentaj filmoj: pri salesianoj en urbo České Budějovice "Sousedé od věže" ("Najbaroj el la turo") kaj eduk-preventa filmeto "Na kole bezpečně" ("Sekure surbicikle").
Malmulte konataj projektoj de Fondaĵo Vikimedio
Verŝajne vi jam konas Vikipedion. Sed ĉu vi iam aŭdis pri Vikivortaro, Vikilibroj, Vikifontaro, Vikinovaĵoj, Vikicitaro aŭ Vikiversitato? Tiuj projektoj povas esti bonaj suplementoj al Vikipedio. Dum ĉi tiu prelego vi ekscios, pri kio temas tiuj projektoj, kaj vi povos vidi kelkajn ekzemplojn de bona praktiko el diverslingvaj versioj de ĉi tiuj vikimediaj projektoj.
La novslava lingvo
La novslava lingvo estas plia projekto de slava planlingvo. Ĝi ne strebas pri maksimuma faciligo, nek pri maksimuma proksimigo al nuntempaj slavaj lingvoj, sed ĝiaj avantaĝoj devus esti la samaj kiel avantaĝoj de aliaj similaj projektoj: pli facile ellernebla lingvo ol la naciaj slavaj lingvoj, pasiva komprenigo por ĉiuj slavoj kaj parolantoj de slavaj lingvoj kaj eĉ uzado kiel kvazaŭhistoria lingvo en subĉielaj muzeoj. Ĉefaj temoj de ĉi tiu prelego estos mallonga historio de la novslava lingvo, ĝia nuntempa uzado kaj ĝiaj ĥarakterizaĵoj.