Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj
Programo

Ĉefa programo

La ĉefa programo de KAEST konsistas el prelegoj kaj seminarietoj. Ĝi komenciĝos ĵaŭde la 15-an de novembro 2012 per vespermanĝo kaj finiĝos dimanĉe la 18-an de novembro 2012 per tagmanĝo. Post fino de la ĉefa programo eblas dimanĉe posttagmeze ankoraŭ partopreni unu ekskurson. Se vi restos en Slovakio post fino de la ĉefa programo kaj ŝatus pli longe resti tranokti en Modra, alparolu la organizantojn.

Kompletan programskemon de KAEST 2012 en PDF vi povas trovi en aparta PDF-dosiero.

Plena listo de prelegoj kun resumoj kaj informoj pri la prelegantoj aperos ĉi tie en aparta paĝo post la aranĝo. Por jam nun ekhavi ideon pri tio, kio vin atendas, vi intertempe povas konsulti la liston de akceptitaj prelegoj.

Aldonaj programeroj

Krom la ĉefa programo funkcios dum la aranĝo ankaŭ jenaj aldonaj servoj:

Ekskurso

Proponata ekskurso estas duontaga. Atentu tamen, ke la ekskurso okazos jam post la oficiala programo de KAEST kaj estas taŭga nur por partoprenontoj, kiuj restos en la KAEST-ejo ĝis dimanĉa vespero aŭ foriros maljam lunde.

Grave – bv. sciigi nin laŭeble rapide pri viaj preferoj (mendu vian lokon), por ke ni povu aranĝi la veturigon kaj ceteran programon. Viajn ekskursomendojn direktu al: katka@ikso.net


Červený kameň

Lasta ŝanĝo 2012-11-07 17:23

PmWiki ne povas prilabori vian peton

Cannot acquire lockfile

Ni pardonpetas pro la malagrablaĵo.

Pli da informoj

Reveni al http://kaest2012.ikso.net/pmwiki/pmwiki.php