La aranĝo jam finiĝis, nun vi povas legi kaj aŭdi pri ĝi.
Dankon al la 45 partoprenintoj el 11 landoj kaj pro la pli ol 30 prelegoj, baldaŭ elŝuteblaj!
More information in English • Viac informácií v slovenčine • Více informací v češtině
La aranĝon gastigis malgranda slovaka urbeto Modra-Harmónia, nur 30 km de la ĉefurbo Bratislava kaj 90 km de Vieno (la loko de SES 2008, SES 2009 kaj KAEST 2010 por tiuj, kiuj partoprenis).
Ĉeftemo de KAEST 2012: „Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj“
E@I-teamo invitis vin ĉiujn – ĉu aliĝi kaj prelegi aŭ simple aliĝi kaj ĉeesti en KAEST 2012. Por ke la faka vivo en Esperanto evoluu!
Kaj kion signifas partopreni en KAEST? Simple ĝui prelegojn, prezentojn, diskuti pri scienco kaj tekniko, praktike ekzerci, utiligi novakiritajn sciojn.
Per kio estis ĉi tiu KAEST alia de tiuj antaŭ 2010, okazintaj en Ĉeĥio?
Tia ĉi novstila KAEST unuafoje okazis en 2010. Legu artikolojn kaj vidu fotojn pri ĝi.
Kunlabore kun Vikimedio Slovakio (Wikimedia Slovenská republika) okazis la 15-an de novembro vespere kaj la 16-an de novembro antaŭtagmeze trejnado pri Vikipedio – dividita al du grupoj (komencantoj kaj spertuloj). Ambaŭ grupoj okupiĝis pri Vikipedio, sed ĉiu je alia nivelo kaj pri aliaj temoj. La trejnado estis subtenita finance de la fondaĵo Wikimedia Foundation. La trejnadon gvidis spertaj Esperantistoj, vikipediistoj.