el KAEST 2012

Main: Elŝutejo

Prelegoj

Iom post iom ni en la KAEST-paĝaro disponigas ankaŭ al la nepartopreninta publiko la prelegojn kiuj okazis dum KAEST 2012. Tion ni intencas fari pere de prelegkolekto, prezentaĵoj kaj videoregistraĵoj.

Prelegkolekto

Verŝajne somere de 2013 eldoniĝos kolekto de la tekstoj de ĉiuj prelegoj okazintaj dum KAEST 2012. Intertempe vi ankoraŭ povas aĉeti la prelegkolekton de KAEST 2010, kiu enhavas entute 33 plenajn prelegtekstojn de 27 personoj, en 323 paĝoj. Ĝi estas aĉetebla en la libroservo de UEA kaj ankaŭ mendebla rekte de E@I (ĉe la lasta kontraŭ nur 9 EUR). Ĉiu partopreninto de KAEST 2012 rajtas ricevi senpagan paperan ekzempleron de la prelegkolekto kaj ĉiu persono havos la eblecon por si aĉeti paperan ekzempleron kaj eble ankaŭ elŝuti ekzempleron elektronikan (kontraŭ simbola pago). La ligilon por elektronika elŝuto ni disponigos ĉi tie kiam ĝi haveblos.

Prezentaĵoj

Por peri la KAEST-sperton ankaŭ al personoj kiuj ne povis ĉi-foje persone ĉeesti la konferencon, ni decidis kolekti kaj publikigi en nia paĝaro, post konsento kun ĉiu preleginto, la prezentaĵojn uzitajn de la prelegintoj dum KAEST 2012. Tiel ĉiu povas senpage elŝuti kaj konsulti ilin, kvankam sen la originala komentario, pro kio kelkfoje ili povas esti malpli facile kompreneblaj. Nuntempe elŝuteblas jenaj prezentaĵoj, pliajn ni ankoraŭ baldaŭ aldonos:

Videoregistraĵoj

Plej multajn prelegojn okazintajn dum KAEST 2012 ni klopodis registri per cifereca videokamerao. Sed ĉar la kolektitaj datumoj estas tre pezaj kaj la prilaboro tempopostula, ligiloj al la videoregistraĵoj aperos ĉi tie nur kun kelkmonata malfruo. Estas tamen la celo ilin enretigi en publika loko por ke ankaŭ ankoraŭ post kelkaj jaroj ankoraŭ personoj serĉantaj kleriĝon pri iu konkreta temo povu profiti tion kio oni pri ĝi referis dum KAEST 2012.

URL: http://kaest2012.ikso.net/pmwiki/pmwiki.php?n=Main.El%c5%9dutejo
Laste modifita je 2012-12-20 00:40

PmWiki ne povas prilabori vian peton

Cannot acquire lockfile

Ni pardonpetas pro la malagrablaĵo.

Pli da informoj

Reveni al http://kaest2012.ikso.net/pmwiki/pmwiki.php