el KAEST 2012

Main: Salutvortoj

Probal Dasgupta (Universala Esperanto-Asocio)

Estimataj kongresanoj,

Mi ĝojas havi la okazon por salutvorti al KAEST 2012, do al la Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko okazonta de la 15a ĝis la 18a de novembro 2012. Mi estas aparte kontenta noti, ke “kunlabore kun Vikimedio Slovakio (Wikimedia Slovenská republika) okazos la 15an vespere kaj la 16an antaŭtagmeze trejnado pri Vikipedio”. Inter la celoj de la manifesto de Prago adoptita en 1996, unu grava tagordero – la profesiiĝo, precipe lige kun la junularo – ricevis iom malpli da atento ol dezirinde en la lastaj jaroj. Same mankis lastatempe energioj kaj subteno por okupiĝi pri la sciencteknika uzaro de Esperanto sur la nivelo atingita en ekzemple la kvindekaj jaroj. La fakto, ke la nuntempan ilaron kapable uzas iuj spertuloj en nova generacio, kaj ke nun komencas disponebliĝi la rimedoj por trejni pli da spertuloj – komencante per la kovado de vikinaŭtaj ovoj – estas ege esperiga al elektronike handikapita nejunulo kiel mi. En 1981 mi pretis dediĉi la plimulton de mia verka kaj aperiga tempo kiel profesia lingvisto al Esperanta verkado, kaj tiumomente la verda komunumo ne pretis akcepti tiun kontribuon, do mi bedaŭre faris en la angla kaj la bengala laboron, kiun mi volonte estus farinta ĉefe en Esperanto. Mi vidas kun ĝojo, ke nun la tempo ŝanĝiĝas kaj ke burĝonantaj profesiuloj, kiuj deziras labori en nia verda lingvo, havos apud si gekolegojn kaj malantaŭ si seriozan subtenon. Kuraĝe antaŭen.

Amike salutas, kaj formale bondeziras vice de Universala Esperanto-Asocio

Probal

Probal Dasgupta, prezidanto
Universala Esperanto-Asocio

Stefan MacGill (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj)

Teknologia moderno – moderno enhava

‘Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj’ – jen temo proksima al la koro de ILEI. Nesurprize, do, ke la Ligo okazigas la unuan kunsidon de ĝia nova estraro ĉi tie en la tagoj tuj antaŭ KAEST. Tio certigos plurajn prezentaĵojn de estraranoj en la konferenca programo. La kunlaboro inter E@I kaj ILEI plurjaras, kadre de projektoj ‘Interkulturo’ kaj ‘Flugiloj de Malfacila Vento’, aktiva partopreno en SES kaj komunaj eldonprojektoj. Nia nuna temo enfokusigas la rilaton inter la du: E@I scias liveri la modernan teknologion; egale gravas ke ILEI liveru modernan pedagogian enhavon. Do, ni kaptos la okazon dum KAEST aranĝi komunan kunsidon inter estraranoj de la du organizoj por skizi estontajn planojn. Dezirindas ankaŭ pli proksima kunlaboro inter ISAE kaj ILEI, simila al tiu kun IFEF. La Ligo fakte havus rolon interagi kun ĉiuj el la pli gravaj Fakaj Asocioj. Pluraj el ili devas pli klare konsciiĝi pri ilia akuta bezono por rejuniĝo; kunlabore kun ILEI kaj E@I ili povus evoluigi E-kursojn konvenajn por iliaj fakaj medioj, kaj regajni aŭ fortigi sian kapablon liveri allogajn mesaĝojn inter pli junaj profesiuloj aŭ adeptoj de la koncerna fako.

Se KAESTuloj havas demandojn pri ILEI – ne hezitu enanguligi estraranon pri tio. Ni ĉiam bonvenigas novajn membrojn kaj emfazas, ke ne necesas esti profesia instruisto por aliĝi al la Ligo.

Ni deziras al la konferenco produktivajn sesiojn, kun la espero, ke naskiĝos kelkaj konkretaj ideoj aŭ proponoj por efektive modernigi nian instruadon.

Stefan MacGill
Prezidanto, ILEI

Ilona Koutny (Universitato Adam Mickiewicz)

Karaj,

mi esperis, ke mi sukcesos partopreni en KAEST kaj prelegi pri la universitata instruado de interlingvistiko kaj la 15 jaroj de la Interlingvistikaj Studoj. [...] Sed mi ne finis mian taskon (redaktadon de libro por la hungara fako), tial mi ne povas forveturi kaj renkontiĝi kun vi.

Se Modra estus pli proksime mi povus liberiĝi por unu tago, sed [el Poznań] ĝi estas komplike kaj longe alveturebla per trajno.

La temoj de la konferenco estas interesaj. Ne nur la instruaj, sed ankaŭ la terminologia ktp.

Havu sukcesan konferencon
Ilona

Prof. dr Ilona Koutny, akademiano
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Universitato Adam Mickiewicz, Poznań

Maria Aparecida da Silva (Legio de Bona Volo)

Karaj Gesamideanoj,
Egan Saluton el Brazilo!

Ĝojon al vi ĉiuj kaj Brilan Sukceson al la Konferenco!

Nome de la direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV), José de Paiva Netto, kaj de la Departemento pri Esperanto de LBV, mi ege salutas Vin pro la KAEST – Koferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko en Modra-Harmónia, Slovakio, okazonta de la 15-a ĝis la 18-a de Novembro.

Plej bondezire, al viaj koroj ni dediĉas ĉi tiun eldiraĵon de la verkisto, ĵurnalisto kaj edukanto Paiva Netto:

Scienco lumigita de Amo levas la Homon al atingo de Vero.

Plej bondezire,
el la centra sidejo de Legio de Bona Volo en San-Paŭlo, Brazilo,
Maria Aparecida da Silva
Departemento pri Esperanto de LBV

URL: http://kaest2012.ikso.net/pmwiki/pmwiki.php?n=Main.Salutvortoj
Laste modifita je 2012-11-14 12:55

PmWiki ne povas prilabori vian peton

Cannot acquire lockfile

Ni pardonpetas pro la malagrablaĵo.

Pli da informoj

Reveni al http://kaest2012.ikso.net/pmwiki/pmwiki.php